Saltu al enhavo

Rosa Parks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rosa Parks (stacidomo) kaj Rosa Parks (Tramtransporto en Parizo).
Rosa Parks
Persona informo
Naskonomo Rosa Louise McCauley
Naskiĝo 4-an de februaro 1913 (1913-02-04)
en Tuskegee
Morto 24-an de oktobro 2005 (2005-10-24) (92-jaraĝa)
en Detrojto
Tombo Woodlawn Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Detrojto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Alabama Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Rosa Parks
Familio
Edz(in)o Raymond Parks (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aŭtobiografo
publika konato
aktivisto de civilaj rajtoj
homrajta aktivulo
politika aktivisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://montgomery.troy.edu/rosaparks/museum/
vdr

Rosa Louise McCauley PARKS (naskiĝinta la 4-an de februaro 1913 en Tuskegee (Alabamo), mortinta la 24-an de oktobro 2005 en Detrojto) estis afrika usona Civilrajta aktivulo, kiu luktis kontraŭ rasa segregacio. Ŝi poste ricevis la kromnomon "Patrino de la civilrajta movado" fare de la usona Kongreso.

Elklikigo

[redakti | redakti fonton]

Alabamo estas unu el la simbolaj ŝtatoj pri rasismo en Usono, kie la segregaciaj leĝoj estis strikte aplikitaj. La 1-an de decembro 1955, en Montgomery, Rosa Parks, lacega post sia labortago, kiel kutime atendas la buson por hejmeniri. Ĝi estas aparte bonvena ĉar ŝiaj piedoj tiun ĵaŭdon emfaze doloras. Ĉar la unua buso estas plenŝtopita, ŝi preferas atendi la sekvan. La dezirita transportilo alvenas, sed ĉiujn malantaŭajn sidlokojn oni okupas.

Nu, la reglamento estas klara kaj nepra: blankuloj antaŭe, nigruloj malantaŭe kaj en la mezo, nigruloj estas permesataj se ne estas blankuloj. T.e. ke se unu blankulo decidas sidiĝi en tiu zono, ĉiuj najbaraj nigruloj nepras tuje stariĝi kaj amasiĝi ĉe la busfundo aŭ eĉ eliri la buson, spite al ilia pagita kupono. Feliĉe, neniu troviĝas mezzone kiam Rosa Parks buseniras.

Je la sekva halto, blankularo sidiĝas en la lastaj antaŭaj sidlokoj, sed restas unu blanka pasaĝero. La ŝoforo postulas ke la nigruloj formovu por transdoni la seĝojn al la blankulo. Je la dua averto, tri virnigruloj cedas kaj ekstaras busfunde. Rosa Parks sengrumble ne moviĝas, pro la prava kialo ke ŝi estas elĉerpita, kaj ke freŝa kaj sana viro, blanka aŭ ne, ne bezonas plurajn sidlokojn por ripozi! Pro la daŭra malobeemo de la virino la ŝoforo James Blake alvokas policiston. Rosa Parks estas arestita. Neniu nigrulo riskis protesti.

Busbojkoto en Montgomery

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Busbojkoto en Montgomery.

Rosa Parks enkorpiĝis respektinda kaj respektita virino kaj ŝia kuraĝo buŝ-al-orele fulmrapide diskoniĝis tra la urbo. Ŝi tamen ne estis la unua kuraĝulo kiu rifuzis malsidi favore al blankulo en buse: Mary Louise Smith aŭ Claudette Colvin (la 2-a de majo 1955) ankoraŭ fame malobeis, sed ambaŭ ulinoj ne profitis favoran reputacion kiu tre gravis tie kaj tiam ; oni ja suspektis ke la patro de la unua esti alkoholulo dum la dua gravedis malgraŭ siaj nuraj 15-aj jaroj.

Tiam, la malkonatulo Martin Luther King kiu delonge subpremis sian revolucian deziron lanĉis la t.n. civilrajtan movadon. Dum oni kondamnis Rosa Parks punpagi 10 dolarojn, nigraj pastroj instigis la nigran populacion de Montgomery bojkoti ĉiujn busojn por ke:

  • blankuloj kiel nigruloj sidiĝu laŭ siaj deziroj en busoj.
  • ŝoforoj respekte parolu al ĉiaj pasaĝeroj.
  • nigraj ŝoforoj estu dungitaj.

La sekvantan dimanĉon, 35 000 broŝuretojn oni disdonis kaj pastroj energie sentivigis siajn mesanojn al bazoj de la civila malobeo. La sukceso de la movado estis transe de instigantaj deziroj kaj baldaŭ la mobilizado de la urbaj nigruloj estis senescepta. Eble ankaŭ pro la skuo kiu okazis du monatoj antaŭe, pro la rasisma murdo de Emmett Till, nigrularo akceptis halti la ĉiutagan humiliĝadon kaj la timan rezignon per simpla kaj senperforta rimedo neniel riproĉinda eĉ de la rasisma farblankula leĝaro. Ne plu buseniri kaj anstataŭe piediri, petveturi, kunveturi, taksieniri… kelkaj eĉ decidas sidiĝi busatendeje kaj daŭre spekti la busojn rondiri sen ĝin eniri. La movado des pli funkcias, ke la 17 500 bojkotantaj nigraj pasaĝeroj konsistigas… 75% de la klientaro.

La registaro stumble kaj fanfarone provas malhelpi la movadon: malpermesi petveturon, adigi la minacojn kaj la provokadojn, altigi la taksiajn prezojn… Tute vane! la nigruloj plu piediras kaj la prelegoj de Martin Luther King kunigas milojn da personoj. La gazetaroj ekkaptas kaj internacias la aferon, kiu estas baldaŭ primokita. La 21-an de decembro 1956, post 382 luktotagoj, la registaro rezignas kaj akceptas la kondiĉojn. La perforto kontraŭ nigruloj tamen ne ĉesos, sed grava paŝo estis plenumita.

Rosa Parks kun Bill Clinton

En 1996 Parks ricevis la usonan Prezidentan Medalon de Libero. Ŝi estis la unua virino, kies ĉerko estis honorita sur katafalko en la rotondo de la usona Kapitolo en Vaŝingtono. Tio okazis laŭ unuanima decido de la usona Senato.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]