Saltu al enhavo

Mandolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandolino

Mandolino estas kordinstrumento el la familio de liutoj. Mandolino konsistas de korpo (resonanca skatolo) kaj mallonga kolo kun kvar kordparoj. Korpo de akustika mandolino forme similas guton. Oni ludas mandoline per maldika plektro.[1]

Mandolino evoluis el liuto tra mandolo en 17-a_jarcenta Italio. Ĝi estas populara en popola muziko de suda kaj orienta Eŭropo kaj de Usono. Plej konata ĝi estas en popola muziko de Napolo. Kvankam eblas ludi klasikan muzikon per ĝi (vidu en la eksteraj ligoj) ĝi estis uzita de preskaŭ neniu klasikmuzika komponisto, krom Antonio Vivaldi en unu konĉerto por du mandolinoj.

Baroka mandolino

[redakti | redakti fonton]
Baroka mandolino

La baroka mandolino estis baroka kordinstrumento. Ĝi havis dekdu aŭ dek intestinajn kordojn en ses aŭ kvin kordoĥoroj.

Familio de Mandolinoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]