Saltu al enhavo

Fulmomilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fulmomilitofulm-milito (el la germana Blitzkrieg [blickri:k]) estas taktiko kiu baziĝas je surprizo, moviĝemo, armilteĥnika kaj armilforta supereco.

Kreinto de la fulmomilito estis Alfred von Schlieffen. Komence de la unua mondmilito t.n. plano Schlieffen antaŭvidis konkeron de Francio dum 6 semajnoj, danke al tio estus ebla transporto de ĉiuj militfortoj al Orienta Fronto, kontraŭ Rusio. Teoriaj fundamentoj de la fulmomilito kun uzo de tankoj estis prilaboritaj kaj unuafoje prezentitaj de Heinz Guderian en lia libro Achtung – Panzer!, eldonita en 1937.

Tion uzis germanoj unuafoje en 1938 dum la hispana enlanda milito kaj en 1939 kontraŭ Pollando.

La esenco de la taktiko estas la paralizo de la malamika armeo per rapida atako. Ĝin enkondukas la malfortigo de la defendaj fortoj, malebligo de komunikado, postliverado de materialoj. Tio okazas per aviadila bombardado kaj ofte forta kanona pafado.

En la dua etapo granda nombro de kirasitaj tankoj atakas en relative mallonga fronta linio kaj trarompas ĝin. Tion helpas same aviadila, kanona bombardado, arta kaŝiga fumo, eble kun paraŝutistoj.

Post tiuj du etapoj okazas la izoligo, ĉirkaŭbrakumo de la malamikaj fortoj.

Tiuj manovroj damaĝas la homan kaj armilan materialojn.

La germana armeo Wehrmacht uzis tiun taktikon en 1940 kontraŭ Belgio, Nederlando kaj Francio kun sukcesoj. La plej bona ekzemplo estas batalo de Francio, kiu estis konkerita apenaŭ dum kelkaj semajnoj.

En 1941 post komenco de Operaco Barbaroso la fulmomilito unuafoje renkontis seriozan reziston, kiam germanoj ne sukcesis konkeri Moskvon kaj konkeri Stalingradon, kaj Sieĝo de Leningrado daŭris tre longe.

En Nord-Afriko aplikis tiujn spertojn Erwin Rommel, dum en 1944 uzis la taktikon en Eŭropo la usona George Patton.

Oni rigardas fulmomilito la manovrojn de Israelo en 1967 kontraŭ Egiptio kaj Sirio, dum la Sestaga milito.

La vorto blitzkrieg aperis en la intermilita periodo, kaj estis disvastigita komence de la Dua Mondmilito.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]