Saltu al enhavo

Bengallingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bengallingva Vikipedio
Retadreso bn.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bengala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 18-a de julio 2024
Artikolnombro 155 420
Profundeco 299.5
Paĝoj 1 258 309
Redaktoj 7 484 583
Uzantoj 462 250
Aktivaj uzantoj 949
Administrantoj 14
Dosieroj 18 734
vdr

La bengallingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bengala lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon বাংলা উইকিপিডিয়া. La projekto fondiĝis en januaro 2004. La 18-an de julio 2024 ĝi enhavas 155 420 artikolojn.

La projekto superis 10 000 artikolojn en oktobro 2006, iĝante la dua sud-azia lingvo faranta tion. La 25-an de decembro 2020 la retejo atingis la mejloŝtonon de cent mil artikoloj. Ĝis la 17-a de oktobro 2021, la projekto sume havas 1.170 aktivajn redaktantojn monate, kaj okupas la 4-an rangon laŭ profundo inter Vikipedioj. En 2018, la bengala Vikipedio estis rigardata ĉirkaŭ 190 milionoj da fojoj el la tuta mondo. Averaĝe la retejo estis vidata pli ol 500 mil fojojn tage.

Ekde junio 2020, bengala Vikipedio estas la sola reta senpaga enciklopedio verkita en la engala lingvo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej grandaj bengallingvaj enhav-rilataj retejoj en interreto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]