Australopithecus sediba
Etoso
![](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/53/MH1_skeleton_Australopithecus_sediba.jpg/220px-MH1_skeleton_Australopithecus_sediba.jpg)
Australopithecus sediba estas specio de Australopithecus el la frua plejstoceno, datata je ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj.
La specio estas konata danke al minimume kvar partojn de skeleto, la malkovritaj en Fosiliejo Malapa ĉe Monda Kulturheredaĵo Lulilo de la homaro, Sud-Afriko, unu juna viro (MH1, la holotipo), plenkreska femalo (MH2, la paratipo), min. unu plia plenkreskulo kaj unu 18-monata infano. La fosilioj MH1 kaj MH2 estis samloke (entombigitaj) kaj datas je 1,977 kaj 1,980 milionojn da jaroj. Oni malkovris 220 skeleton-erojn de la specioj, ilin oni unuafoje priskribis en la ĵurnalo Science antropologo Lee R. Berger kaj kolegoj.