IATE (terminologio)
IATE (angle Inter-Active Terminology for Europe - lit. "Interaktiva Terminologio por Eŭropo") estas plurlingva terminologia datumbazo kun terminoj uzataj en dokumentoj de la Eŭropa Unio. Ŝi estas alirebla senpage[1]. La projekto estis lanĉita en 1999 por disponigi ununuran aliron al ĉiuj rimedoj pri terminologio de EU por simpligi aliron al informoj, kaj ankaŭ por certigi normigon inter EU-instancoj. Somere 2004 la datumbazo komencis esti uzata de institucioj kaj agentejoj de EU.
Funkciado
[redakti | redakti fonton]IATE enhavas preskaŭ 8 milionojn da terminoj kaj funkcias en la 24 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio[2](fr) .
Ĉiu tradukisto de eŭropa institucio povas aldoni aŭ ĝisdatigi la informojn enhavitajn en la bazo. Okaze de la kronvirusa pandemio estis aldonitaj terminoj en rilate al epidemiologio kaj publika sano[3].
En ĉiu propozicio, ciklo de konfirmo estas aŭtomate lanĉita, dum kiu la terminologoj de la lingvaj departementoj kontrolas la novajn aŭ modifitajn informojn.
Partneraj instancoj
[redakti | redakti fonton]La partneroj de IATE estas :
- Eŭropa Parlamento;
- Eŭropa Konsilio;
- Eŭropa Komisiono;
- Eŭropa Kortumo;
- Eŭropa Revizora Kortumo;
- Eŭropa ekonomia kaj socia Komitato
- Komitato de regionoj;
- Eŭropa Investa Banko
- Eŭropa Centra Banko;
- Tradukcentro de la instancoj de la Eŭropa Unio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La projekto estis lanĉita en 1999 kun la celo provizi normigitan retan infrastrukturon por ĉiuj terminologiaj rimedoj de Eŭropa Unio[4].
La sekvaj datumbazoj, kiuj ne plu ekzistas, estis integritaj en IATE
- Eurodicautom (Eŭropa Komisiono) ;
- TIS (Eŭropa Konsilio) ;
- Euterpe (Eŭropa Parlamento) ;
- Euroterms (Tradukcentro de la organoj de la Eŭropa Unio) ;
- CDCTERM (Eŭropa Revizora Kortumo).
La kreado de la datumbazo kostis entute 1,41 miliono da eŭroj por la periodo 1999-2003.[2] La elspezoj estis financitaj sur la buĝeto de la institucioj kaj la partoprenantaj eŭropaj instancoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]Retejo de la terminologia datumbazo de IATE: https://iate.europa.eu
(en) Oftaj demandoj kaj respondoj pri IATE