Saltu al enhavo

Konsorcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Konsorcio laŭ PIV estas asociiĝo de komercistoj, precipe de bankoj, por efektivigi komunan entreprenon, kiu postulas multe da mono - ekzemple por eldoni valorpaperojn aŭ por komuna kreditigo. Celo estas distribui la riskojn de tiu entrepreno al pluraj asocianoj.

Etimologio

La vorto venas el la latina lingvo: tiulingve consors (genitive consortis) estas "kunsortano", do homo travivanta la saman sorton.